|
|
PÁGINA 8 DEL CORREO
Esta es una tabla parcial que sólo tiene las cartas de ésta página. (Las útimas cartas aparecen primero.) El listado principal se halla en la sección "Correo"
.
| Admiro mucho al señor Fidel Castro | Karla Paz desde Honduras (2 de Junio del 2004) |
| ¿Con que métodos puede uno hacer frente a esa gente? | Un señor alemán (2 de Junio del 2004) |
|
USA: FOCO DE INFECCIÓN MUNDIAL I y II (+ ADÉNDUM) | Alberto González(1 de Junio del 2004) |
| Abajo el imperialismo yanqui | Jonathan Campos (20 de Mayo del 2004) |
| Un castrista venezolano | Jessu Salazar (4 de Mayo -18 de Mayo- del 2004) |
| ¿Canción social o política cantada? | Jonathan Campos (2 de Mayo del 2004) |
| Zunzun esperantista me escribe desde Europa | Esperanta Zunzun skribis min (25 Abril 2004) |
| Debes leer a Marx y por supuesto en Alemán | Luis R. (23 Mar 2004) |
UN CASTRISTA VENEZOLANO
From: "jessu salazar"
xxxxxxx@hotmail.comUn Zunzun de mi
pasado esperantista (debo aclarar que todavía creo que la humanidad debiera
aceptar el esperanto como lengua internacional) me escribió desde la Europa nórdica
y le contesté en un esperanto algo oxidado. Aparte de su interés filosófico,
fue golpeado por la correspondencia de Raymí, correspondencia en el doble
sentido de cartas cruzadas y de correspondencia con ciertos detalles de su vida
personal. Él se pregunta si no estará impregnado del virus que algunos cubanos
jóvenes que han emigrado a través del matrimonio parecen propicios a adquirir.
Virus de miedo a hablar mal de Fidel y de encerrarse tan sólo en su
problemática familiar, un virus que pudiéramos llamar niní,
pues ni están dentro de Cuba, ni están fuera.
El primer paso
de la cura es darse cuenta del fenómeno, el resto es decisión.
Traduje la carta a continuación del original en Esperanto.
Kara Arnoldo
Ĝojplene mi
trovis ke ankaŭ vi posedas interretan hejmpaĝon kaj nepre ekmanĝis
ĝin per l' okuloj. Mi trovas ĝin tre kompletan kaj interesan. Precipe
mi ŝatas la debatojn rilatajn al filozofio kaj la sekcion Demandoj kaj
respondoj. Aliajn rubrikojn ankaŭ mi legis. Preskaŭ ĝis
detale mi alstrebis legi la leterojn de kelkaj personoj kiujn vi respondas ĉefe
el filozofia vidpunkto kaj kompreneble ankaŭ tiujn kiuj estas ja tipe
filozofaj.
Min nepre impresis
pozitive la ligo al "Atesto de argentinano" vizitinta la insulon ĝuste
la jaron kiam mi vizitis ĝin lastan fojon. Tie oni priskribas la ŝokigan
realon de tiu periodo aparte malfacila kaj kiam ankaŭ mi decidis resti
eksterlande post rimarko ke kelkaj el miaj tiamaj eldiroj povus fini kun miaj
ostoj malantaŭ krado, do timo absoluta. La debato kun Raymi skuis min de
enen ĉar ankaŭ mi —ĝis la jaro 2000— blindplene defendis plurajn
aferojn kiujn ŝi esprimas en ties mesaĝoj, malgraŭ la fakto ke
ankaŭ mi eble povus aserti, kiel ŝi faras, esti forlasinta la landon
pro am-kialoj, kun la diferenco ke mi estas ok jarojn pli aĝa ol
mia edzino. Sed hodiaŭ kaj post legado kaj de via paĝo kaj de alies tezoj mi
demandas min mem ĉu ne estis pro simpla timo ke mi forlasis l' insulon.
Ankaŭ diskutoj kun aliaj homoj elde aliaj diskutrondoj kaj forumoj igis
min demandi ĉu ankoraŭ min invadas la timo klare paroli pri plej
diversaj aferoj rilataj al Kubo kaj ties nuntempa politika kaj ekonomia
situacioj. Mi tiom timegas la simplan mencion de la vorto "diktaturo"
por kvalifiki ĝin —t.e. la kuba situacio— ke eĉ eltajpi la parolon
sur tiun ĉi germanan klavaron timigas min. Certe pro tio mem vi tute
pravas en viaj asertoj al Raymi ke temas pri simpla malsano aŭ viruso el
kiu mi (ĉu ni?) entute ne sukcesis senigi... sed funde alstrebas al tio...
mi, minimume.
Eble kiel vi, ankaŭ
mi kunlaboris kun la Eldonejo J. Martí. Al la libro Kubo trarigarde (Visión de
Cuba), pinte esperantigita de O. Raola, mi metis mian voĉon por la kasedoj
de la versio por blinduloj. Aparte dum preskaŭ naŭ jaroj mikrofonis
—kaj eĉ foje kunredaktis ĉefe noticojn kaj politikajn komentariojn—
por la Esperanto elsendoj de Radio Havano. Kaj jen ankoraŭfoje vi pravas ĉar
mi ne povas forgesi la instrukciojn precipe por la radioĵurnalo, ĉar
por la elsendo ni ja havis "preskaŭ" plenan liberecon; kaj ĉi
lasta "preskaŭ" meritas ankaŭ etan klarigon. Pri la radioĵurnalo
estis tiel ke oni devis nepre sciigi, kiel unuan noticon, la aktivecojn kaj
aranĝojn kiujn partoprenus la ĉio-ĉefa el Kubo. Tiom enue estis
dum pluraj jaroj ekstarti tiun proksimume sepminutan novaĵservon kun la
sama frazo ke, ni baptis ĝin kiel la koreaĵo, ĝi sonoris
iom tiel: Ĉi semajne la kuba prezidando FC., diris, asertis,
partoprenis, prelegis, kondamnis, ktp., k.s., k.c. ŝanĝinte nur
la verbojn. Rilate la preskaŭ plenan liberecon diri en E-o ĉion kion
ni dezirus min batis elreviĝo kiam Raola entreprenis bonegajn interviujojn
kaj pro unu kialo aŭ pro alia oni malpermesis ties disaŭdigon. Foje
temis pri ege bonkvalita konversacio pri literaturo kun la elstara Claude Piron
(pli konata inter ni per ties pseŭdonimo Johan Valano.) Oni taksis kiel
skandaliga kaj senzurenda frazon sian komence de la intervjuo, per kiu li
simple klarigis ke la fakto ke li pretis paroli en tiu radiostacio ne signifis
ke li iel apogus kelkajn sintenojn de la havana registaro. Tio sonoris kiel bombo
en la oreloj de nia tiama senzuristo. Kiel do vi imagas la aŭskultantoj ne
havis la ŝancon aŭdi ĝin. Pli poste okazis same kun intervjuo
farita dum sabata aranĝo en la sidejo de Ko-E-A en la Víbora. Ĉi kaze
mi ne memoras kiu estis la intervjuita homo sed ne eblis elsendi ĝin ĉar
surfone oni aŭdis —preskaŭ ne percepteblis, do ne eblus aŭdi per
kurtonda elsendo— la tiaman himnon de la tiel nomataj kontraŭrevoluciuloj:
Ya viene llegando, verkita kaj kantita de Willy Chirino. Mi scias nur ke mi ne
protestis, la bonkora kaj kompetenta Raola ja... kaj energiplene; hodiaŭ
mi povas aserti: mi ne protestis por ne perdi la haŭtaĉon! Kiom
multaj el ni ne faris tion kaj daŭre ne faras pro la sama kialo!?
Nu, laste en ĉi
mesaĝo nur prikomenti, se tiel mi rajtus diri, la ligon al "Kaj dume,
el via gitaro elsprucis plor'", rilate al Silvio Rodríguez. Mi preskaŭ
samopinias pri sia verko kiu estas nekontesteble bonkvalita el muzika
vidpunkto, kvankam mi daŭre preferas Pablo-n pro lia eco komuniki kaj
ekestigi antaŭ la publiko dum ties koncertoj atmosferon mirindan. Fakte,
pluraj el la asertoj aperantaj tie mi absolute ignoris (mi naskiĝis
"virŝafe" en 1966) kaj tio ekestigis ankoraŭ kelkaj
demandoj kiujn vi jam respondis asertinte ke la statuo de Lenon starigis li
mem... laŭ mia kompreno, aŭ ke li mem entreprenis multon tiucele. Mi
mem avide persekutis muzikon de la Grupo de Experimentación Sonora kiel vera
lupo ĝis ties eltrovo kaj elŝuto el la interreto, ĉar mi ege ŝatis
ĝin kaj daŭre "kokinokarnas" aŭdante la melodiojn kaj
kelkajn el la tekstoj. Ili memorigas al mi la tempojn kiam mi vizitis mian
kuzaron okaze de ties partopreno en "lernejo en la kamparo", kaj
aliajn erojn de mia infanaĝo mem. Mi studis tro da psikologio sed ne
sukcesas trovi tiuterene respondojn. Eble la filozofio helpus min trovi multe
pli irindan vojon se temas pri ĉio ĉi. Ĉu tio do signifas ankaŭ
daŭran ĉeeston de la viruso ene mia iel certagrade detruita koncienco
aŭ eĉ cerbo ankaŭ? Ĉu temas nur pri ensorĉita cirklo,
kiel ni kubanoj diras?
Sanon
Elkore via
zunzun