Je la fino ni ekkonis, ke ili ne interkonsentis eĉ pri la vortoj, sed…
Tie, sub blanka tavolo.
Gastema.
Perfida.
Meze de placo, dezerto de la morto.
La instituto,
La celo.
Loko, kie ĉio povus fiaski.
Aŭ kie troviĝas espero.
Kaj ili, kaŝaj, gvatantaj, atendantaj.
Kaj la bestoj?
Oni ne aŭdis iliajn blekojn.
Ni, atendantaj oportunon.
Nian oportunon.
Ili atendantaj sian oportunon.
La oportunon.
Sola espero ilia (nia): la instituto.
Ni estis (ili estis) sep.
Sep samurajoj, el ili nur unu japano, kaj la aliaj,unu franco, unu kubano, unu ĉinino, unu usonanino, unu usonano, unu sovetiano.
Mozaiko el tio malaperigita.
Ni ĉiuj estis kun armiloj, maltrankvilaj, laŭeble ŝirmitaj kontraŭ la danĝero de la radioaktivaj restaĵoj. Ili (ni) preskaŭ ne havis manĝajojn. Estis malfacile trovi tion sen difekto.
Difekto situis en ĉio por ni –por ili.
“Ĉu la vintro kovris mian landon per neĝo?” mi demandis min mem.
La kubano (mi) ploris.
Kiam mi vidis lin, ni komprenis kaj ili ĉiuj pensis simile kaj ni ploris. Eble, ili estis la solaj pretervivantoj en la tuta mondo.
Hiroŝimo (tiel oni nomis la japanon) aŭ mi, ploris. Ili (ni) ploradis.
La sovetiano kaj la usonano, la tiamaj estroj, eliris unue, ĉar ni sentis nin respondaj de la malmultenombra grupo, restanta de Granda Ekspedicio.
Je la komenco nenio okazis.
Ili vidus neniun.
Ni postsekvis ilin.
Ili jam troviĝis meze de la placo kiam ili vidis la bestojn alveni.
Unu grego.
Unu grego da ni.
Sovaĝaj bestoj. Ni estis sovaĝaj bestoj. Ni atakis nin mordante kun kolero. Ni malsatis kaj tiuj, kiuj piediris stare, estis ankoraŭ sana manĝaĵo: la sola maĝaĵo sana ekzistanta.
Ni mortigis ilin per fusiloj, ĉar ili estis (ni estis) bestoj. Sed unu el la bestoj (mi) mortigis la usonanon, kaj vi mortigis la sovetianon, ni mortigis –ni mortis.
Ili vidis alian gregon kaj kuris senespere pafante, preskaŭ trenante la ĉininon kaj la usonaninon, kiuj deziris resti apud niaj kunuloj jam mortintaj, mi, la sovetiano, kaj mi, la usonano.
Ni povis eniri en la kelaron.
Komputero, ununura gardisto de la trezoro, identigis nin kiel homajn, kaj malfermis la vojon al ili por fermi tuj antaŭ ni, kiuj restis ekstere blekante per gorĝoj jam ne homaj.
La instituto!
La instituo kreita de tiu filantropo por la pretervivo.
Por la pretervivo post Hekatombo.
Neniu (eĉ ne mi) pretervivis kun homa inteligenteco en ĉi nacio, eĉ ne tiu antaŭvida milionulo.
Ekstere la bestoj luktis inter ni, sed tiaj bruoj ne alvenis al la Salono de la Trezoro, kie ni devis manipuli la ŝlosilon de la kaverno per la voĉo aŭ tajpante iliajn petojn por atingi aliron al la riĉaĵoj enfermitaj.
Ĉiuj petis silenton kaj esprimis sian peton per laŭta voĉo, sed okazis nenio. Unu post alia faris siajn paroladojn (nekompreneblajn por la aliaj), sed sen atingi rezulton.
Poste ili daŭrigis tajpante zorgeme, sed ankaŭ ni ne sukcesis.
Ili ploris. Nur la japano restis antaŭ la klavoj. Hazarde, li vekis Komputeron, kiu plenigis la ekranojn per la informivaj tekstoj. Per tiuj necesaj por ekfunciigi la enorman ilon de la kavernoj.
Hiroŝimo esploris angore la vizaĝon de siaj gefratoj, sed ni vidis ekkomprenon en neniu el ili.
Furioze mi riproĉis. Mi kriis. Mi ploris. Li ridis kaj ploris. Mi diris iom japane, li ripetis en esperanto, sed ili ne komprenis min. Finfine, li sukcesis esprimi angle kaj la usonanino min komprenis. Tiu putinido programis ĉion en la lingvo de la lando.
Je la fino ili ekkonis, ke ni ne interkonsentis eĉ pri tio.