ESPERANTO EN ESPERANTO

(Pligrandigu ekranon)  

{Klaketi por iri al la unua paĝo de la verkisto (hispanlingva)}

ATENTI!



Hodiaŭ, je Majo de 2012, plaĉas al mi prezenti la reverkitan tradukon al Esperanto de mia plej grava verko sub la ĉefa titolo "La Teorio de la Teorioj". En tiu libro mi disvolvas la Konkretan Filozofion, mallongigo de "Konkreta Rilatema Relativeca Antropologia Filozofio", kiu respondante la demandon "Kio estas la homa esenco?" transformiĝas en la Teorion kiu eksplikas ĉiujn teoriojn. La plej grava kvalito de ĉi tiu filozofia sistemo estas sendube la nerompebla unueco de la triopo "Konkreta vidpunkto -- Homa Esenco -- kaj Teorio de la Teorioj", tial la alia titolo "La Homa Esenco: Arteco kontrau Naturo", kio spegulas tutplene per konkreteco la Naturon kaj per arteco la teorigadon.

Por informoj pri la aĉetado iru al https://www.createspace.com/3832707

Arnoldo Águila naskiĝis en Kubo en 1943. Li estis unu el la plej bonaj junaj ŝakludanto el sia lando. Poste li verkis and publikigis pri sako. Li studis atingante la nivelon de elektronika teknikisto. Li inventis kaj ŝangis ekzistantajn elektronikajn ilojn. Post 1980 li verkis and publikigis sciencfikciajn verkojn nacilingve. Li lernis esperanton kaj tradukis verkojn de diversaj naciaj verkistoj, Cofiño, Martí kaj aliaj. Poste li verkis en Esperanto kaj publikigis diversajn sciencfikciajn rakontojn en Sferoj. Li gajnis Honoran Mencion en la Belartaj Konkursoj de 1990 kune kun Jorge Camacho and Mark Fettes en la branco “Eseo” per la verko “Poezio ne estas matematiko”. Li, kune kun Andrés Rodríguez, fondis la Kuban Tradukistan Grupon de KEA. Ekde 1992 li loĝis en Usono foririnte el Kubo pro politikaj motivoj.

Mia rakonto "Eĉ pri tio"
(Klaketu ĉi tie por legi nun) estis tradukita al la italiano el esperanto:

www.fantascienza.com/catalogo/E0310.htm

Sub la titolo:

Neanche su quello // Arnoldo AGUILA tr. Giulio Cappa, ill. Samuele Carminati *p. 259

Por la menkcio en la Belarta Konkurso disvolvigita en Kubo per la eseo "Poezio ne estas matematiko" iru al

www.angelfire.com/ok/stenjo/bk/bk90.html

Jen trovigas recenzo kiu temas pri mia rakonto "La Neforlaseblaj" (klaketu
Jen
por legi la rakonton)

Sferoj 6 (La neforlaseblaj)"Kiam la nifelo 'stas bona...
Sferoj 6 de autoroj diversaj
eldonis NIFO Hispanio, 1988
recenzo de Aleksandar Sivarov


Oni jam delonge scias ke en la sferoj de sciencfikcio kaj fantasto orbitas nifoj. Sed aparta grupo surterigis en Santander por eldoni la kompilaĵon de la terano Miguel Gutiérrez Adúriz. Ĉi terano kolektis el la SF-tereno esperanta en 1988. Do, mezgrada rikolto, la tuto enpagiĝis en centkvardeko da pagoj. Kaj jen el kio ĝi konsistis - 13 noveloj (ĉu fingro de Satano?) el dek autoroj: István Nemere, Arnoldo Aguila, Bela Kovacs, Sergo Elgo, Miroslav A. Andric, Liven Dek, Pekka Virtanen, Georgo Kamaco, Bernard Golden kaj Giorgio Silfer. Unuavide nenio ligas la diversajn pecojn en la libro, kvankam komuna trajto povus esti la retrospektivo, renkontata en ses rakontoj. Iel trudigas la demando kial ses diversaj autoroj elektas la formon de rakonto en la rakonto kaj per tio la plimulto el ili simple evitas la intrigon kaj morne filozofiumas ĉu pri 1' estonta apokalipso, ĉu pri 1' homa naturo el ekstertera vidpunkto. Tamen mi sekvos, vere iom ambigue, la konsilon de la grupo Nifo: Pri la noveloj de ci volumo juĝu la leganto mem. Jen kelkaj el miaj prijuĝoj: La ladbubo kaj La Inferulo (de Nemere) estas inter la bono en la kolekto, kaj precipe La Inferulo - rakonto pri freneza komponisto, uzinta la urban metroon kiel gigantan orgenon - aludoj pri la Katastrofo aŭ nerekte pri Frankenstein.
La Neforlaseblaj vere postlasas bonan impreson per sia alloga maniero rakonti - temas pri la degenerinta homa specio en iu maŝina mondo. Kaj same tie oni povas observi la lingvan evoluon kaj rememori kun rideto la neantaŭlongajn debatojn pri komputero au komputilo kaj vidi alian arkaikigintan formon: televizio anstataú televido. Tamen tio ne damaĝas la bonan rakonton."

www.ciudadfutura.com/esperanto/en_eo/gruponifo/prelego.htm




Sferoj 8 (Ec pri tio)

En Sferoj-8 aperis "Eĉ pri tio". La 142-paĝan volumon konsistigas 18 rakontoj el 12 autoroj, te, lauapere: István Nemere, Arnoldo Aguila, Ksavero Moleono, Claus J. Günkel ... Jen kelkaj titoloj, temoj kaj prijugoj: Video-homo, pri la neregebla kaj sensentivigita povo de la audvidaj amaskomunikiloj au de troa videospeklado.
Eĉ pri tio, pri la manko de interhoma komprenigo...

www.dreamwater.net/esperanto/lf/sfer8rec.html




'Nenuligebla decido'

Recenzo el MONATO pri Sferoj-10: Kosma Polico

"... mondoj povus senprobleme rekoni unu la alian. En
Nenuligebla Decido (Klaketu jen por legi nun) Arnoldo Aguila prezentas interesan interpreton de la rilatoj inter homo kaj roboto. ..."

www.esperanto.be/fel/mon/rec/sfer10.html