Jam oni ĉion preparis.
Ĉiuj kondutis kiel bestoj, kiuj revis militi, monprofiti, pri virinoj… aŭ strebis al morto en aŭto-akcidento, kiel sukcesis lia amiko; aŭ sinmortigo, kiel faris ŝi.
Socio, fek!
Vere, li posedis monon dum multaj aliaj mortis pro malsato. Sed ankaŭ ekzistis io putra en la vivo kaj tion li ne plu toleris, li jam enuis.
Tamen, Masoch rigardis kun reala timo la fundon de la abismo kiu faŭkis antaŭ li. Kiam li decidis fari la definitivan paŝon, li rimarkis mirigita, ke li ne povis moviĝi. Dum senfinaj minutoj le luktis kontraŭ si mem, sed intensa hororo antaŭ la morto neebligis lin paŝi. Feliĉe, li estis antaŭvidinta tian eblecon, kaj ordonis al la fidela Tanatos puŝi. Poste li vidis sin mem miksita en lukto tute absurda kontraŭ sia servisto, kiu tre diligente klopodis plenumi la ordonon. Li rememoris la manieron haltigi la aferon ĵus komencitan, sed li ne volis tion fari, kaj la simplaj ordonoj ne sufiĉis por deteni la roboton. Fine, Tanatos sukcesis lin ĵeti al la abismo.
Masoch faladis, faladis, kaj en sublima teruro li malkovris, ke li mem deziregis la lastan baton, kiu metos finon al ĉio. Tamen, ankaŭ tio estis antaŭvidita. Unue, okazis la rompo de la dekstra mano. Poste, de la alia. Sur etendaĵo li lasis kruron. Fine okazis la lasta kolizio, kiu permesis al li sperti nenombreblajn dolorojn pro la difektaj histoj. Kiaj sencacoj! Unikaj!
Masoch rekonsciiĝis. Li estis ligita per multnombraj ringegoj al plata ŝtono el ŝtalo, veretikale pendigita super enorma ujo plenplena de kristala likvaĵo.
-Tanatos, Tanatos!
-Diru, mia mastro.
Li vidis ĝin proksima, preta lin servi kiel ĉiam kun zorgemo. Li sentis sin mem pli trankvila.
-Ĉu vi uzis multe da tempo por revivigi min?
-Multe pli ol ni antaŭvidis. La difektoj estis tro multaj. Ni devis rekonstrui vin preskaŭ plene.
-Kaj kial mi troviĝas ĉi tiel? Kio estas tio?
-Ujo, mia mastro. Ujego enhavanta kloridan acidon. Kaj vi tielas, ĉar ni enacidigos vin iom post iom. Kiel eble plej malrapide, mia sinjoro.
-Sed ĉi tio me estas kion mi planis.
-Ĉu vi pravas? Ĉu vi ne antaŭvidis, ke en la rekonstruado ni forĵetu el vi certajn memorojn por fari ĉi ludon pli interesa?
-Ferrubo, mi estas homo, kaj vi devas obei. Prenu min for de ĉi tie! Mi ne volas morti. Mi eksciis ke, malgraŭ ĉio, la vivo ne tiel malagrablas.
-Mi devas rimarkigi, ke la momento tre bonas por deteni la aferon: vi troviĝas ĵus rekonstruita kaj la novaĵoj ankoraŭ ne komenciĝis, sed permesu al mi rememorigi la nenuligeblecon de via decido, ĉar vi, genie, antaŭvidis la nunan peton.
-Obeu marioneto: prenu min for!
-Kiom mi bedaŭras, sed tiu ne estas la formulo! Do ni komencu!… Mi esperas, ke vi ĝuos ĉion, mastro.
Li intuis la forgeson de io grava, sed li ne sukcesis rememori. Li konsciis, ke, laŭplane, neniu normala ordono povas haltigi la aferon, sed certe li ne povis lasi sin mem sen elireblo.
La acido atingis la piedfingrojn interrompante la organizatan pensadon… Ne! Ne! Ho Jesuo, kompatu min! La du piedoj senkarniĝis. Mia Dio, kio estas ĉi tio! Li daŭre konsciis danke al la plata ŝtono, kiu estis vere tre efika ilo por maksimume longigi la agonion. La acido krepitis ĉe la genuoj. Ĝi bruligis, detruis. La maro da fajro supreniris la femurojn.
-Aj, Tanatos, kompatu min, liberigu min de ĉi tio, liberigu, ajjj!
-Ĉu deziras ion pli la mastro? Ĉu vi suferas sufiĉe?
Nehoma krio respondis.
La acido sturmis jam la umbilikon.
-Tanantos, Tanatos, bonvolu, mortigu min, mortigu min.
-Baldaŭ vi ricevos tiun komplezon. Paciencon, mi petas. Mi bedaŭras, ke la tekniko havas limojn por daŭre teni vin viva. Sed ne maltrankviliĝu, ĉar ni planos alion por poste.
-Infero… ajjj… kia doloro!… morto… resti…
La rekonstruado esti pli malfacila ol la antaŭa. Tanatos rimarkis zorgeme tion, kio okazis, kaj ĝi decidis konsulti kun la mastro.
-Sinjoro?
-Jes… -la maljuna respondo konsternis Tanatos.
-Ni ne povis rekonstrui vin same kiel antaŭe.
-Ĉu ne?
-Ion ni mistrafas. Malgraŭ la uzo de junaj ĉeloj la histoj oldiĝas tuj… Vi aĝas nun tridek jarojn pli, kaj tio maltrankviligis nin, ĉar kiel do ni garantiu la aferon por ĉiam!
-Ĉu vi… ne plu… torturos min?
-Ne zorgu. Ĉiel ajn ni daŭre plenumos nian devon.
-Putinido.
-Ĉu? Mi ne komprenas. Vi scias, ke roboto ne havas patrinojn, kaj la via jam de longe forpasis… Mi ne komprenas.
Masoch bedaŭris la vivon tiel malplenan, kiun li vivis. Anstataŭ batali por io bona, justa, sin dediĉi al absurdoj…
Svarmo da vilaj kaj kriaĉemaj estaĵoj alproksiniĝis terurante la viron.
-Kio estas tio?
-Ratoj. Miloj da ratoj. Hungraj, tre malsataj, mastro.
-Tanatos, bonvolu, liberigu min.
-Vi faris nenuligeblan decidon.
-Tio ne povas esti. Me devis anbtaŭvidi ian formulon, ian ŝlosilon…
-Vi pravas, mastro, ĉar ekzistas ŝlosilo kaj momento por uzi ĝin.
La ratoj komencis manĝi la piedojn. Ili manĝis lin viva. La muro, al kiu li estis ligita, tenis lin konscia. Li kriegis.
-Tanatos, ĉi tio mavas pli ol la morto… Malbenita nenuligebla decido!
Tanatos, ordonis haltigi la sistemon kaj liberigi lin. Dune ĝi malŝaltis sin mem, ĉar tiamaniere Masoch difinis la aferon antaŭ ol komenci.
-Aj fiulo, nun ne… kiam vi rekonstruos min…aaaggg
Tre tarde.
La ratoj daŭrigis.